La programeto Metamail estas uzata de aliaj programoj,
aparte retposxtaj kaj diskutgrupaj legiloj,
se ili ne scias trakti iun MIME-tipon. En la dosiero
/etc/mailcap trovigxas informoj, kiel montri tiajn
MIME-tipojn. Por povi legi tekstojn koditajn laux
UTF-8, ni aldonos la sekvajn du liniojn al la dosiero
/etc/mailcap:
La duan linion ni aldonis, cxar kelkaj programoj provas mem trakti
mesagxojn en la formo text/plain, ecx se ili ne havas tauxgan
tiparon por gxi, ekzemple cxe
Content-Type: text/plain; charset="utf-8".
La programeto utf8-l3 trovigxas en la 2a cxapitro "Kodoj".